Esperanto-Muzeo

a drawing of a hot air balloon flying over the arctic sea

Mi ne povas klarigi, kiom mi feliĉigis kiam mi eksciis, ke ekzistas Esperanto-Muzeo en la lando, kie mi loĝis! La muzeo malgrandas, sed se vi estas en Vieno, ĝin mi rekomendas.

La unua planlingvo, kiun oni utligis en konsiderinda amplekso, apartenas al la tipo de la mondaj helplingvoj, kies celo estas la praktika uzebleco: Volapük (1879, ties aŭtoro estis J. M. Schleyer. Poŝtkarto de Zamenhof Afiŝo de la dua universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo en 1906

La muzeo alireblas; ĉiu teksto havas 3 versiojn: anglan, alemanan, kaj esperantan. Mi ŝatis kompari la tri :] Kiel vi povas vidi, la muzeo klarigas la historion de esperanto (kiel oni atendus de muzeo!).

Ankaŭ havas la muzeo poŝtkartojn skribitajn de Zamenhof. Min interesas la skribmaniero, do mi feliĉis vidi tiun de Zamenhof! Mi trovas lian manskribon bedaŭrinde malfacile legebla.

Krome, la muzeo havas esperantajn afiŝojn, monerojn, kaj poŝtmarkojn. La afiŝoj reklamas la universalajn kongresojn; mi ŝatus iri iam. Mi esperas, ke iam la muzeo pligrandiĝos :]

Foto de la Esperanto-muzeo. Oni povas vidi 3 afiŝojn, poŝtkartojn kaj monerojn.